Skip to content
Scan a barcode
Scan
Paperback Vere masoĥistaj, tiuj teranoj! Vraiment masos, ces terriens!: Dulingva eldono [Esperanto] Book

ISBN: 2369600489

ISBN13: 9782369600480

Vere masoĥistaj, tiuj teranoj! Vraiment masos, ces terriens!: Dulingva eldono [Esperanto]

Ĉi tie Claude Piron (Klaŭdjo) prezentas dialogon sur fremda planedo. Juna esploristo de tiu mon­do revenas de ekspedicio, en kiu li studis la lingvan situacion sur la planedo Tero, kaj nun li resume raportas pri siaj spertoj tie.

Okazas interesa debato kun informriĉa enhavo pri la kialo de la teranoj daŭrigi sistemon de internacia komunikado, kiu pruvis sian mizeran efikecon kompare kun pli racia solvo ‒ Esperanto ‒, per kiu ekz-e jam nur la eŭropaj landoj ŝparus ĉiujare miliardojn da eŭroj kaj havus krome siste­mon multe pli facilan kaj pli fidindan.

Sed kial la teranoj persistas en sia horore kosta kaj relative senefika sistemo de internacia komu­nikado, tiu demando estas la esenco de la disku­to, kies enhavo servas ne nur al la esploristoj de tiu fremda planedo kompreni la situacion sur Tero. Ili diagnozas masoĥismon kiu baziĝas sur aroganteco, kaj tiu siavice sur timo. Kia timo? Legu mem, kaj eble vi trovos inteligentan respon­don al la demando de tiuj eksterteranoj, ĉu kaj kiel oni povus helpi la teranojn eliri el tiu lingva sakstra­to, kiu estas la angla lingvo ...

Recommended

Format: Paperback

Condition: New

$11.11
50 Available
Ships within 2-3 days

Customer Reviews

0 rating
Copyright © 2025 Thriftbooks.com Terms of Use | Privacy Policy | Do Not Sell/Share My Personal Information | Cookie Policy | Cookie Preferences | Accessibility Statement
ThriftBooks ® and the ThriftBooks ® logo are registered trademarks of Thrift Books Global, LLC
GoDaddy Verified and Secured