Skip to content
Scan a barcode
Scan
Paperback Ujguroj por ĉesigi la falsnovaĵojn [Esperanto] Book

ISBN: 2369602961

ISBN13: 9782369602965

Ujguroj por ĉesigi la falsnovaĵojn [Esperanto]

La aŭtoro, kiu dufoje vojaĝis en Xinjiang, immalmuntas la inventon de la ujgura "genocido". Li montras, kiuj estas ĝiaj prozelitoj kaj ties ligoj kun la CIA.

Li montras al ni la mensogojn, la manipulitajn fotojn, la falsajn atestojn. Bazante sin sur la deklaroj de la Unuiĝinta Naciaro, de respondeculoj de la Monda Organizaĵo pri Sano kaj sur surloka enketo de la Monda Banko, li asertas, ke Xinjiang ne estas la Eŭropo sub la nazia boto: denuncoj, ostaĝoj, detruadoj de kultejoj, arestoj, deportadoj, koncentrejoj, torturoj, kripligoj de infanoj, seksperfortoj, malaperigoj, ekzekutadoj, krematado, popolekstermo. (La ujgura loĝantaro, kiu en 40 jaroj pli ol duobliĝis, daŭre kreskas pli rapide dum la "popolekstermo" ol tiuj de la ceteraj ĉinaj regionoj) Envere, tiu aŭtonoma regiono, granda kiel trioble Francujo, superas sian postrestecon kaj la malriĉeson helpe de la tuta Ĉinujo: financaj helpoj, pozitivaj diskriminacioj por la studentaj ekzamenoj, profesia instruado, lernado de la ĉina lingvo en la centroj de profesia kaj eduka instruado, sen ke iu el la kvindek ses etnoj de Xinjiang devus rezigni pri sia lingvo, sia kulturo, siaj kredoj aŭ nekredoj.

Samtempe Pekino senkompate luktas kontraŭ la "tri plagoj" (fundamentismo, separismo, terorismi), incitataj de fanatikaj islamistoj, el kiuj miloj formiĝis en Sirio ĉe Al-Kajdo kaj kies celo estas instali sur sesono de la ĉina teritorio sendependan kaliflandon, kie la leĝo de la respubliko cedos la lokon al la ŝario.

Mixime VIVAS, jam de longa tempo literatura konsilanto de la organizaĵo ATTAC, aŭtoras dudek librojn, el kiuj du estas premiitaj kaj eldonitaj en Usono kaj Ĉinujo. Li estas tradukita al ses lingvoj (nun, per Esperanto, al la sepa). Li estas radio-animanto en Tuluzo kaj mastrumanto de la (franclingva) alternativa inform-retejo legrandsoir.info.

Recommended

Format: Paperback

Condition: New

$12.96
50 Available
Ships within 2-3 days

Customer Reviews

0 rating
Copyright © 2025 Thriftbooks.com Terms of Use | Privacy Policy | Do Not Sell/Share My Personal Information | Cookie Policy | Cookie Preferences | Accessibility Statement
ThriftBooks ® and the ThriftBooks ® logo are registered trademarks of Thrift Books Global, LLC
GoDaddy Verified and Secured