Jany Qui ones Vald s hani kinjones vald s] (Havano, 1990) estas muzikisto-instruistino pri klasika gitaro kaj pri muzikensemblo (meza nivelo, 2009) kaj licenciulino pri muziko (2015). Ekde la komenco de ŝia profesia vivo ŝi gitar- kaj tres-ludis en pluraj rekonataj muzikgrupoj de la lando. Nuntempe ŝi apartenas al la fama ensemblo Conjunto Arsenio Rodr guez, kie ŝi, post multaj jaroj de la forpaso de Arsenio Rodr guez, la fondinto de la grupo, transprenis ties rolon de tres-ludanto. Menciindas ankaŭ, ke ŝi estas la unua virino, kiu ludas tiun instrumenton en la grupo ekde ĝia apero en 1940.
Ŝi estas aktiva membro de la Kuba Esperanto-Asocio (KEA) kaj membras en la Monda Asembleo Socia (MAS). Jany Qui ones partoprenis en pluraj naciaj kaj internaciaj eventoj en Esperantujo. Tie ŝi prelegis kaj koncertis per tradukitaj kaj originalaj verkoj en Esperanto, de diversaj komponistoj kaj de ŝi mem.