Skip to content
Scan a barcode
Scan
Paperback Nubumo (Romano tradukita al Esperanto) [Esperanto] Book

ISBN: 1595694811

ISBN13: 9781595694812

Nubumo (Romano tradukita al Esperanto) [Esperanto]

Nubumo - romano, tradukita de Nicolino Rossi el la itala al Esperanto.


Nubumo estas romano en kiu, kun elstara travid-kapablo, la sen-brida fantazio de la aŭtoro kondukas al eksterordinaraj kaj allogaj flugoj en surrealismajn etosojn. La ekstravaganca protagonisto, aven-turema kaj genia, estas dotita per kelkaj povoj kaj li certas po-sedi "potencan ident-econ", kiu ne allasas cedojn aŭ malkuraĝojn... (Anna Maria Crisafulli Sartori)


La ago disvolviĝas en cirko, en iu vilao, sur la trajno, en iu vi-laĝo, en Milano, en Romo... ĉiuj lokoj, kiujn ni ŝajne konas, sed kiuj estas rekreitaj, mitigitaj, igitaj esencaj kaj sorĉaj, alport-ante signifojn eksplicitajn aŭ riveliĝontajn. En Nubumo la geo-grafia kunteksto, la fizika spaco iĝas tiel abstraktaĵo, iu fono ŝajne hazarda, ĉe vortica rakontado neta, lucida, difinita kaj kon-kreta, kun la gusto de la vereco: klarvide aŭgura metaforo ad-mona. Ni trovas rakonton, kies scenaroj ŝanĝiĝas al mondoj novaj, per la paŝoj de rolulo, kies personeco sin plurfacetigas, evo-luas, sin rompas kaj disvastiĝas... (Massimo Agresti)


Ĉiosume, estas kvazaŭ eniri en sekretan verkmanieron, kiu situas ekster la akreditita logiko de la natura proceso... (Rina D'Amore)


Klaras nur, ke temas pri romano, kies interpreteblo bezonas aparte dok-tajn taksokleojn kaj literaturkritikan sentemon klarvidan kaj ne-kon-formisman... (Nicolino Rossi)


Recommended

Format: Paperback

Condition: New

$19.06
Ships within 2-3 days
Save to List

Customer Reviews

0 rating
Copyright © 2026 Thriftbooks.com Terms of Use | Privacy Policy | Do Not Sell/Share My Personal Information | Cookie Policy | Cookie Preferences | Accessibility Statement
ThriftBooks ® and the ThriftBooks ® logo are registered trademarks of Thrift Books Global, LLC
GoDaddy Verified and Secured