Skip to content
Scan a barcode
Scan
Paperback Memorajhoj de kampara knabo (Romantraduko en Esperanto) [Esperanto] Book

ISBN: 1595693467

ISBN13: 9781595693464

Memorajhoj de kampara knabo (Romantraduko en Esperanto) [Esperanto]

Memoraĵoj de kampara knabo prezentas al ni adoleskan viv-lernadon en tre malfavoraj cirkonstancoj. Vilaĝa knabo, Balbino, pene travivas malriĉecon kaj politikan, religian kaj soci-klasan subpremadon en la Galegio de la 1940aj jaroj, tuj post la hispana enlanda milito... Lia kreinto, Xos Neira Vilas (1928-2015), naskiĝis en Vila de Cruces, en la interna Galegio, kaj en 1949 elmigris al Bonaero, kie li kompletigis siajn studojn kaj komencis sian literaturan kaj intelektulan karieron, samtempe universalan kaj profunde galegan. Logita de la revolucia Kubo, li ekloĝis en Havano en 1961, kie li fondis la Galegan Fakon de la Literatura kaj Lingvistika Instituto... (Iolanda Galanes; Universitato de Vigo) ---

Mi volis iel rakonti, kia estis la vivo de kampara knabo en la kvardekaj jaroj, t.e., en la tempo, kiam mi estis infano kaj laboris en la agroj kun miaj gepatroj kaj geavoj. Mi sentis intiman bezonon eligi el mi tiujn travivaĵojn. Mi konstatis, ke en la galega literaturo oni ne pritraktis tiun temon... (Xos Neira Vilas) ---

...ĉi tiu romano de Xos Neira Vilas estas atentinda kelkrilate. Ĝi estas pinta verko de unu el la plej malgrandaj naciaj literaturoj de Eŭropo, la galega, verkita en lingvo kiu spertis longan subpremadon en Hispanio sub reĝoj kaj diktatoroj... Ni estas bonŝancaj, ke en Suso Moinhos la romano tro­vis tiel talentan tradukanton. (Mark Fettes; Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio)

Recommended

Format: Paperback

Temporarily Unavailable

We receive fewer than 1 copy every 6 months.

Save to List

Related Subjects

Fiction Literature & Fiction

Customer Reviews

0 rating
Copyright © 2026 Thriftbooks.com Terms of Use | Privacy Policy | Do Not Sell/Share My Personal Information | Cookie Policy | Cookie Preferences | Accessibility Statement
ThriftBooks® and the ThriftBooks® logo are registered trademarks of Thrift Books Global, LLC
GoDaddy Verified and Secured