Ĉi tiu libro estas la reverkita kaj plibonigita esperanta eldono de: Au-del de Trachtenberg (franca versio, 2024) Beyond Trachtenberg (angla versio, 2022) Operaci n Trachtenberg (hispana versio, 2021) Ĉi tiu estas memhelpilo por tiuj, kiuj iam en sia vivo perdis la memfidon; por tiuj, kiuj kredas sin nekapablaj solvi ajnan operacion sen kalkulilo; resume, por tiuj, kiuj ne fidas sian propran cerbon. La libro esploras netradiciajn manierojn kalkuli, inspiritajn de la scio de la ruso Jakow Trachtenberg, kiu, kiel malliberulo en nazia koncentrejo, sukcesis konservi sian prudenton elpensante kiel operacii per nombroj nur per sia menso. La libro enhavas multon da utilaj informoj rilataj al kalkulado: ekde lertaĵoj por multobligi per la unuaj naturaj nombroj sen bezono de kalkulilo, ĝis metodoj por potencigi nombron per alia aŭ por permane kalkuli la n-an radikon de nombro aŭ ĝian logaritmon; pasante tra nekutimaj kaj scivolemaj manieroj multobligi kaj dividi, la detekto de eraroj en la operacioj, la faktorigo de la unuaj mil nombroj (emfazante inter ili tiujn, kiuj estas primoj), la simpligo de frakcioj, reguloj por determini la signifajn ciferojn de nombro kaj ĝian rondigon, kaj mallonga rigardo al la metodo ABN, kiu kompletigas la tradician edukadon.
ThriftBooks sells millions of used books at the lowest
everyday prices. We personally assess every book's quality and offer rare, out-of-print treasures. We
deliver the joy of reading in recyclable packaging with free standard shipping on US orders over $15.
ThriftBooks.com. Read more. Spend less.