Ĉi tiu estas mia unua poemaro en Esperanto. Antaŭe mi publikigis kvar poemarojn, sed neniam esperantlingvajn. Mi memoras kun ĝojo kaj nostalgio mian unuan poemaron idolingvan, "Guti de ombro e guti de lumo", kiu havis belan sukceson. Do nun, por la titolo de ĉi nova verko, mi volis repreni ion de tiu sukcesa libreto, kaj tial mi prenis la simpatiajn gutojn, kiuj tamen por la nova okazo adoptis la koloron verdan de Esperanto, iĝante gutoj da klorofilo. La poemoj entenataj ĉi tie havas diversajn temojn kaj karakterojn. Inter ili estas poemoj kaj poemetoj, melankoliaj kaj gajaj, leĝeraj kaj profundaj, sed certe - mi esperas - ne pezaj.
ThriftBooks sells millions of used books at the lowest
everyday prices. We personally assess every book's quality and offer rare, out-of-print treasures. We
deliver the joy of reading in recyclable packaging with free standard shipping on US orders over $15.
ThriftBooks.com. Read more. Spend less.