Skip to content
Scan a barcode
Scan
Paperback Farango (Originala romano en Esperanto) [Esperanto] Book

ISBN: 1595695125

ISBN13: 9781595695123

Farango (Originala romano en Esperanto) [Esperanto]

Romano originale verkita en Esperanto

Farango = persa vorto por eŭropdevena persono, nun uzata en sudorienta Azio

Mika naskiĝis en Svedio, sed ŝia patrino, kiu po-sedas butikon por aziaj varoj en la sudsveda urb-eto Kalmar ĉe la Balta maro, iam venis el Tajlando. Dum Mika estas lernantino, ŝi vizitas ĉiu-somere la marbordan urbon Khao Lak en Taj-lando, kie ŝi helpas siajn fratinon kaj avinon pri-zorgi la familian pensionon kun bangaloj por turistoj. En sia sveda lernejo ŝi havas timidan admir-anton, Fredrik, el kies vidpunkto la romano estas verk-ita. Dum jardekoj, ankaŭ dum sia familia vivo kiel edzo kaj patro, Fredrik sekvas la vivon kaj agadon de Mika - plejparte defore kaj foj-foje dum rektaj kontaktoj. Dum Fredrik fariĝis arkitekto kaj sekure vivas en sia etburĝa mondo, la vivo de Mika montriĝas pli komplika kaj turbulema, en Svedio kaj Tajlando, interplektita de neantaŭvidataj eventoj - kaj katastrofo. -- La romano kaptas la atenton de la leganto de la komenco - kaj surprizas ĝis la fino.

Sten Johansson (nask. 1950) estas unu el la plej frukto-donaj aŭtoroj de la movado: el lia plumo venis pli ol 25 originale verkitaj libroj en Esperanto - ĉefe romanoj kaj rakontoj. Li ankaŭ tradukas en Esperanton kaj verkas en la sveda. Ĉi tiu romano Farango estas jam la dek kvara libro de Sten Johansson aperinta ĉe Mondial.

Recommended

Format: Paperback

Condition: New

$24.00
Ships within 2-3 days
Save to List

Related Subjects

Fiction Literature & Fiction

Customer Reviews

0 rating
Copyright © 2026 Thriftbooks.com Terms of Use | Privacy Policy | Do Not Sell/Share My Personal Information | Cookie Policy | Cookie Preferences | Accessibility Statement
ThriftBooks® and the ThriftBooks® logo are registered trademarks of Thrift Books Global, LLC
GoDaddy Verified and Secured