Skip to content
Scan a barcode
Scan
Paperback Falaflo en maco (Originala romano en Esperanto) [Esperanto] Book

ISBN: 1595694463

ISBN13: 9781595694461

Falaflo en maco (Originala romano en Esperanto) [Esperanto]

Originala Esperanto-Literaturo: Filippa, juna sveda virino - ĝardenistino - el la sudsveda urbo Malm?, ne nur trovas sian propran vivon iel monotona, sed vidas sin ankaŭ inter du mondoj: Unuflanke, ŝia koramiko, Kasim, kiu naskiĝis en Svedio, havis geavojn kiuj - pro israelaj armeaj operacioj en Gazao - devis fuĝi el Palestino en Libanon, kaj havas patron kiu naskiĝis en la rifuĝejo de Bejruto sed poste translokiĝis en Svedion pro la milito en Libano. Kasim mem entuziasme partoprenas politi-kajn manifestaciojn de palestin-anoj en Svedio kaj ties batalojn kon-traŭ antiislamaj grupiĝoj, tiel fojfoje trovante sin meze de konfliktoj kun la sveda polico. Aliflanke, la juddevena avo de Filippa, kiel infano en 1938, devis fuĝi Vienon post la alveno de la germanaj nazioj en Aŭstrio, kaj unue ekvivis en Danlando, sed poste, dum nokta ope-racio, estis sendita al Svedio pro la danĝeroj de la naziismo eĉ en Danlando...


Jam de longa tempo Sten Johansson ne timas tuŝi sociajn kaj historiajn temojn en siaj originalaj romanoj, kaj en Falaflo en maco li kuraĝe traktas - ĉefe tra la okuloj, sentoj kaj pensoj de la juna Filippa - unu el la plej tiklaj kaj komplikaj temoj de internacia politiko: la longe-daŭran konflikton inter Israelo kaj Palestino kaj ĝian influon sur la vivon de jud- kaj arabdevenaj civitanoj kaj de iliaj kuncivitanoj en aliaj landoj de la mondo.


Recommended

Format: Paperback

Condition: New

$22.99
Ships within 2-3 days
Save to List

Related Subjects

Fiction Literature & Fiction

Customer Reviews

0 rating
Copyright © 2026 Thriftbooks.com Terms of Use | Privacy Policy | Do Not Sell/Share My Personal Information | Cookie Policy | Cookie Preferences | Accessibility Statement
ThriftBooks® and the ThriftBooks® logo are registered trademarks of Thrift Books Global, LLC
GoDaddy Verified and Secured