"La lingvo de la biologiistoj plej ofte brilas per sia precizo. Tiu de la juristoj ankaŭ. Sed kiam oni tuŝas la plej komunajn koncptojn sen kiuj nenia etika opinio formuleblas - homa estulo, persono, respekto, digno, ktp - tia zorgemo pri klarigo ŝajne jam ne estas bezonata." Lucien S ve gvidas nin en vasta ekskurso tra la demandoj, kiujn la biomedicino metas kaj pri la problemoj de socio, kiu ilin enhavas - progreso de la scienco, rolo de la mono. Kio estas la homa persono? Lucien S ve, membro de la Nacia Konsulta Komitato pri Etiko (ekde ĝia estiĝo en 1983 ĝis 2000), por kiu li, en la jaro 1981, faris la raporton "Biomedicina esplorado kaj respekto al la homa persono". Lucien S ve, filozofo, aliras tiujn problemojn kun akra kritiko de la efikoj kaj fiefikoj de la senretena financismo, kun radikala postulo de demokratiigo kaj de biologia etiko. Liaj tekstoj plenumas altajn sciencajn nivelojn kaj samtempe estas larĝe alireblaj.
ThriftBooks sells millions of used books at the lowest everyday prices. We personally assess every book's quality and offer rare, out-of-print treasures. We deliver the joy of reading in recyclable packaging with free standard shipping on US orders over $20. ThriftBooks.com. Read more. Spend less.