Fantaste kaj reale estas la unua novelaro de E.B. Grochowska. En ŝiaj rakontoj ofte io magia, fantasta kaj malbanala enplektiĝas en la realan vivon de homoj. Dum ŝi disvolvas la fantastan rakonton, la aŭtorino deziras sciigi siajn legantojn pri historiaj aŭ sciencaj eventoj. Fragmento el la novelo "Paŝtisto" "Elĉerpitaj de la flugo, kiu daŭris pli ol kvardek tagoj, milionoj da blankaj pelikanoj estis alvenantaj de Namibio al Delto de Danubo en Rumanio. Albano aŭdis la bruon de multaj flugiloj kaj amike ekridis rigardante iliajn amuzajn, sakformajn mandiblojn. Tamen distrita, li forte klinis la bastonon. Tuj alvenis nimbostratusoj. Glacieretoj kaj neĝeroj plenigis la aeron. Pluraj centoj da pelikanoj, tre vundeblaj pro la malaltigo de temperaturo, forpasis pro frosto." Kvin el la noveloj en tiu ĉi kolekto estas premiitaj en Belartaj Konkursoj de UEA kaj aliaj konkursoj.
ThriftBooks sells millions of used books at the lowest everyday prices. We personally assess every book's quality and offer rare, out-of-print treasures. We deliver the joy of reading in recyclable packaging with free standard shipping on US orders over $20. ThriftBooks.com. Read more. Spend less.